Karaj TEM-anoj,
vi povas trovi la plej freŝan bushoraron kaj eĉ aĉeti la busbiletojn ĉi-tie:
https://bus.tutu.ru/расписание_автобусов/Санкт-Петербург/Тихвин/
Klarigoj:
La busstacio «Автовокзал №2» situas ĉe Obvodnij kanal. De Moskovskij stacidomo transiru Ligovskij avenuon al la bushaltejo kaj veturu per la busoj 74,76 ĝis la tria haltejo «Avtovokzal»
La busstacio «Murino» situas apud metrostacio «Devjatkino»
La busoj, startantaj de Ladoĵskij fervojstacidomo atingeblas per metroo — la stacio «Ladoĵskaja»

Bonvolu informi nin pri  la tempo de via veno al Tiĥvin — ni renkontos vin kaj akompanos al Caricino Ozero.

Bonan vojaĝon!