Рубрика: Main

La antikva (1373) rusa urbo Tiĥvin estas administra centro de la Tiĥvina distrikto en la Leningrada regiono. En sia eventoriĉa historio la urbo travivis epokojn glorajn kaj dolorajn; la plej grandan famon al Tiĥvin donas la ikono de Tiĥvina Dipatrino, unu el sep plej adorataj sanktaĵoj de la rusortodoksa eklezio. La ikono lokiĝas en la […]

Читать дальше

Tiĥvina Esperanto-klubo havas konsiderindan sperton pri organizo de amasaj E-aranĝoj. La unua el tiuj, Somera Esperantista Junulara Tendaro (SEJT-18) okazis en 1976.  En la apudurban arbaron venis ĉ. 300 gejunuloj el la tuta Sovetio — de Kamĉatko ĝis Baltio. La sekvan SEJT-on Tiĥvin tamen akceptis nur en 1999 kun ĉ. 270 partoprenintoj. Poste venis pli […]

Читать дальше

Karaj-karaj! Tiĥvina Esperanto-klubo kun plezuro informas, ke la tradiciaj Metiejoj (TEM-oj) okazos ekde la 15-a ĝis la 21-a de julio 2019 en la tradicia loko – sporta bazejo apud Carina Lago, 5 km de Tiĥvin. Vi venos al tradiciaj metiejoj: movada, lingva, tradukista, sporta, kanta, diboĉa … ankaŭ netradiciaj, kiujn rajtas proponi ankaŭ vi mem. […]

Читать дальше